
Avaa sanakirja klikkaamalla yllä olevaa painiketta. Selityksiä sanakirjan käytöstä on kohdassa "Apusivuja".
“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”
Apua: * ?
Plej multaj landoj havas nekunmetitan nomon sen sufikso. El tia nomo oni ĉiam formas nomon por landano per la sufikso AN:
Kanado -> Kanadano = loĝanto de Kanado, homo el Kanado k.s.
Usono -> Usonano
Se lando havas plurvortan nomon, ofte estas pli bone uzi la vorton ANO DE anstataŭ la sufikso AN:
Trinidado kaj Tobago -> ano de Trinidado kaj Tobago
Kelkaj landoj havas nomon kun sufikso. Tia nomo estas farita el nomo de popolo (gento). La origina landonoma sufikso estas UJ, sed oni ofte uzas anstataŭe la neoficialan sufikson I. Pri tiuj du sufiksoj oni multe diskutis, sed ili estas ambaŭ bone uzeblaj kaj ambaŭ estas komprenataj de ĉiuj Esperantistoj. Por kelkaj landoj oni preferas uzi la radikon LAND sufiksece. Oni uzu LAND prefere nur kiam tio donas tre internacian nomformon. Neniam estas eraro uzi UJ aŭ I anstataŭ sufikseca LAND.
Ankaŭ ĉe sufikshavaj landoj oni povas uzi AN por fari nomon de landano, kvankam tio estas malofta. Anstataŭe ĉe sufikshavaj landoj oni ordinare uzas la simplan popolnomon. Oni tiam nur forprenas la sufikson (UJ, I aŭ LAND):
Francujo/Francio -> Franco = ano de Francujo, ano de la Franca gento
Germanujo/Germanio -> Germano = ano de Germanujo, ano de la Germana gento
Oni ne aldonu AN al tia popolvorto. Ne diru "Francano". Tio signifus ano de Franco (= ano de homo). Oni aldonu AN nur al landonomo:
Francio aŭ Francujo (landonomoj) -> Franciano aŭ Francujano (ano de lando), aŭ oni diru simple Franco
Pli detala klarigo troveblas en PMEG.
La Akademio de Esperanto preparis liston de rekomendataj landonomoj.
En la paĝaro Edukado.net troveblas broŝuro de Anna Löwenstein "Konciza klarigo pri la landonomoj en Esperanto".
Ni ankaŭ konsilas rigardi ŝian film-lecionon pri la landonomoj en la Dua Vivo.